God Defend New Zealand

God Defend New Zealand
Dio Defendu Nov-Zelandon
“God Defend New Zealand”
nacia himno
lando  Nov-Zelando
kantoteksto Thomas Bracken, 1870-aj
muziko John Joseph Woods, 1876
ekde 1940 (kiel nacia kanto)
1977 (kiel nacia himno)
muzika ekzemplo
"God Defend New Zealand"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Dio Defendu Nov-Zelandon (angle God Defend New Zealand) estas unu el du naciaj himnoj de Nov-Zelando. La dua estas la himno God Save the Queen. La kantoj havas egalan statuson, sed Dio Defendu Nov-Zelandon estas pli ofte uzata kaj kutime nomata "la nacia himno de Nov-Zelando". Originale ĝi estis verkita kiel poemo. Rezulte de konkurso en 1876 oni elektis por ĝi melodion. Ĝia populareco kreskadis dum jaroj, ĝis kiam en 1977 ĝi estis nomita la dua nacia himno de Nov-Zelando.

La himno estas dulingva: angla kaj maoria. La tekstoj en la du lingvoversioj havas iom diversajn signifojn. Kiam la nacia himno estas ludata en oficialaj okazaĵoj, kutime oni kantas la unuajn strofojn de la angla kaj la maoria versioj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search